← Reen al D

PIV 2020 · 3162

★dimanĉ/o

dimanĉ/o. Tago de la semajno, inter sabato k lundo, dediĉita, ĉe la kristanoj, al ripozo k Diservo: observi la dimanĉon; la Palma dimanĉo (Sin. palmodimanĉo); ili surmetis siajn dimanĉajn vestojn Z (plej bonajn); ĉiudimanĉe ekskursi.
palmodimanĉo La dimanĉo antaŭ Pasko (memore al la triumfa akcepto, per palmofolioj, kiun la disĉiploj de Jesuo faris al li en Jerusalemo).