← Reen al P

PIV · 11828

★Pask/o

Pask/o
ב Ĉiujara religia festo kun komuna manĝo de ŝafido: la Pasko, kiun ankoraŭ nun la hebreoj festas […] por eterna memoro pri sia liberiĝo el la Egipta sklaveco Z; manĝi la Paskon N.
Ĉefa festo, kiu memorigas la reviviĝon de Jesuo: la dato de Pasko ne estas fiksa; preni la Paskon (ĉe katolikoj: komuniiĝi dum la Paska tempo); la Paskaj ovoj (koloritaj k donacitaj al infanoj).
Paskinsulo 🌄 Insulo en Pacifiko (109°20′U, 27°05′S).