PIV 2026 · Artikolo 18525

1paskalo

Litero P

1 paskalo FIZI en la internacia sistemo de unuoj mezurunuo de premo (nomita laŭ Paskalo 2). simbolo: Pa; difino: 1 Pa = 1 N/m2 (forto de unu neŭtono sur areo de unu kvadratmetro)
hektopaskalo mezurunuo egala al cent paskaloj: la atmosfera premo valoras ĉ. mil hektopaskalojn