PIV · 11829
Paskal/o
Paskal/o
1 Franca matematikisto, fizikisto, k filozofo (B. Pascal, 1623−1662).
2 💻 Programlingvo kreita en 1969 por instrui struktureman programadon.
paskalo ☐ Unuo de premo en la internacia sistemo (SI) de mezurunuoj; simb.: Pa; difino: 1 Pa = 1 N/m2 (forto de unu neŭtono sur areo de unu kvadratmetro): la atmosfera premo valoras ĉ. mil hektopaskalojn.