← Reen al P

PIV · 11827

pasiv¹a

pasiv1a
Λ Montranta, ke la subjekto ricevas la efikon de la ago, kiu estas esprimata per la verbo k farata de iu aŭ io ne reprezentita per la subjekto: pasiva konjugacio.
👥 Montranta nenian iniciatemon, interesiĝon: li restis pasiva antaŭ ĉiaj admonoj; pasiva lernanto; (analoge) tie fariĝis jam pasiva falo (en la mizeron) Z; ludi nur pasivan rolon (pf); pasive ĉion toleri. inerta, indiferenta.
Σ Uzanta, por atingi sian celon, nenian kontraŭagon aŭ rebaton: la pasiva obeado de la soldato; la pasiva rezistado (per rifuzo partopreni); la pasiva defendo kontraŭ bombadoj (nur per ŝirmaj rimedoj). ahimso.
pasivo
Λ La pasiva voĉo: ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti k la participo pasiva de la bezonata verbo Z.
£ Tuto de la propra k fremda havo de entrepreno (akcia kapitalo, ŝuldoj ks): la pasivo de la firmo superas la aktivon. deficito, bankroto, kreditoro.
pasivaĵo £ Ĉiu elemento de pasivo 2.
pasiveco. Eco de iu pasiva: kun la pasiveco de bonedukita fraŭlino B.
pasivigi. Fari, ke iu, io estu pasiva: pasivigi feron per kemia traktado.