← Reen al D

PIV 2020 · 3163

dimensi⁴o

dimensi4o
👥 Ĉiu el la grandoj necesaj por priskribi la amplekson k eventuale la formon de objekto, ekz. longo, larĝo, alto, diko, diametro ks: doni la dimensiojn de ŝranko, barelo, aŭtomobilo; konstruaĵo de imponaj dimensioj; (f) taksi la dimension de evento, de ribelo. formato, mezuro.
a) La minimuma nombro de koordinatoj necesaj por priskribi aron. b) (pli ĝenerale) Mezuro de la amplekso de aro, kiu povas esti ajna pozitiva nombro: glata kurbo havas la dimension 1 ; surfaco havas la dimension 2 ; solidoj estas 3-dimensiaj; la kurbo de von Koch estas frakto kun la dimensio log 4 / log 3.
La aro de potencoj de unuoj en la difino de iu alia unuo: la dimensio de rapido estas longo dividita per tempo.
kodimensio (pp subspaco F de vektora spaco E) La minimuma dimensio de spaco G, kiu kune kun F determinas ĉiujn punktojn de la spaco E: la kodimensio de F egalas al la dimensio de la kvocienta spaco E/F.