PIV 2026 · Artikolo 20290
fraktalo
fraktalo MATE geometria figuro kun riĉa detala strukturo je ajne malgranda skalo, ofte tro malregula por esti priskribita per la tradicia geometrio, kaj kun ne nepre entjera Hausdorff-a dimensio:la Cantor-a aro, la kurbo de von Koch kaj la tapiŝo de Sierpiński estas la plej konataj fraktaloj
fraktala rilata al fraktaloj: la fraktala geometrio de la naturo titolo de libro de B. B. Mandelbrot