← Reen al F

PIV · 4764

frakt/o

frakt/o Geometria figuro kun riĉa detala strukturo je ajne malgranda skalo, ofte tro malregula por esti priskribita per la tradicia geometrio, k kun ne nepre entjera Hausdorff-a dimensio: la Cantor-a aro, la kurbo de von Koch k la tapiŝo de Sierpiński estas la plej konataj fraktoj. Rim. Oni ankoraŭ ne fiksis striktan matematikan difinon de tiu termino.
frakta. Rilata al fraktoj: «La frakta geometrio de la naturo» (titolo de libro de B. B. Mandelbrot).