← Reen al P

PIV · 12710

★pres/i

pres/i (tr)
Reprodukti tekston, bildojn ks, ĝenerale en multaj ekzempleroj, k ĝenerale per apliko de inko al papero: Kelter presis la unuajn verkojn en E.; presi floraĵojn sur ŝtofo; presi sur la verko ian numeron Z; nun presata (anonco de eldonisto); libro presita sur malbona papero.
Fari, ke io estu presita: se vi deziras presi gramatikon k vortaron de E. por angloj, vi povas tion ĉi fari Z; s-ro Schmidt promesis al vi presi la «Manfredon» en la gazeto Z; li povas presi mian nomon sur la Revuo Z; se la Manfred estos presata, tiam vi devas konsenti, ke mi ŝanĝu en ĝi iom la stilon Z.  komposti, formo, matrico, tipo.
📷 Kopii 3.
preso. Ago de tiu, kiu presas: preseraro, presprovaĵo, presmetalo.
presa. Rilata al presado: presa litero Z; presa sciigo B; la Presa E-ista Societo.
presado. Reprodukto de verko per presaj literoj k liverado al la eldonisto: li deziras ke mi tuj komencu la presadon k eĉ sendis jam parton de la kostoj de presado Z; se la aŭtoro antaŭ la presado sendus al mi la manuskripton […] Z; tradukanton mi povus trovi facile, se mi nur havus monon por presado Z; kio estas permesata por presado, tio ankaŭ estas permesata por skribado Z; ili estas nun en presado k eliros kredeble en la daŭro de […] Z.
presaĵo. Io presita: la aldonita de mi presaĵo en la «Dua Libro» Z; poŝta tarifo por la presaĵoj. artikolo, broŝuro, libro, depreso.
presejo. Loko, kie oni presas: sendi manuskripton al la presejo; lokoj, kie la presejoj ne havas la literojn kun signetoj Z.
presigi. Presi 2: vi povas presigi la artikolon en la fino de la numero Z.
presilo 💻 Komputila eligilo por presi rezultojn surpapere. Sin. printilo: nadlara, inkŝpruciga, lasera presilo. eltajpilo.
presisto. Homo, kies profesio estas presadi: la presisto Kelter Z.
presarto. La arto de la presado: la «Dia Komedio» en traduko de Peterlongo estas ĉefverko de la presarto.
presmaŝino. Ĉia maŝino, movata per brakforto aŭ elektra forto, destinita por presi: rotacia presmaŝino. platino, slabo.
depreso. Tiu paperfolio, kiu eliras el la formoj de presmaŝino kun surpresita teksto: aparta depreso Z (artikolo el revuo ks, depresita k broŝurita aparte de tiu revuo ks): la «Aldonon» estas pli bone presi nur en la gazeto, sed ne en formo de aparta depreso algluota al la broŝuro Z; la formaton, kiun vi intencas doni al la apartaj depresoj mi akceptas Z.
enpresi. Enmeti (reklamon, artikolon ks) en gazeton, revuon ks.
mispresi. Erare, malĝuste presi (vorton aŭ tekston).
represi. Denove presi ion jam presitan: mi vidas ke iu nun represas miajn artikolojn pri Reformoj de 1894 Z; «La Esperantisto» represis la ĵus aperintan artikolon de Hodler el «Esperanto»; represo kontraŭ la volo de la aŭtoro Z; represo de la «Fundamento».
surpresi. Presi tekston, ciferojn, bildon sur ekz. poŝtmarkon, por utiligi ĝin alie ol laŭ la origina celo.
surpreso. Ago surpresi k ties rezulto: ruĝa surpreso «13 stotinkoj» (sur poŝtmarko).
platpreso. Speco de litografia metodo, ĉe kiu oni uzas, kiel interan premplaton, gumofolion, por represi sur litografia ŝtono. Sin. ofseto.