← Reen al M

PIV · 10020

matric⁹o

matric9o
Gravurita metala peco aŭ muldilo, pere de kiu oni povas fabriki similajn pecojn per stampado aŭ per fandado: matricoj por medaloj, moneroj, aŭtoplatoj.
📖 Muldilo, por reprodukti tipojn per fandado.
Muldilo el kartono, kiun oni ricevas premante ĝin malsekan sur kompostaĵon, k el kiu oni povas poste elfandi kliŝon.
Reliefa muldilo, el kiu oni ricevas reproduktaĵojn per galvanoplastiko.
Aro de objektoj aranĝitaj ortangule en horizontaloj k vertikaloj (horizontalaj k vertikalaj linioj): simetria, hermita matrico; determinanto, transponaĵo de matrico. tabelo.
a) (ark.) = gango 2. b) Etgrajna aŭ sengrajna parto, kiu kunligas grandajn erojn de petro. cemento, pasto.