PIV · 8282
konjug/i
konjug/i (tr)
1 Konjugacii.
2 ∆ Fari la operacion de konjugo: konjugitaj diametroj de koniko (tiaj, ke unu duonigas la ŝnurojn paralelajn al la alia).
konjugaj Ⓚ (pp duoblaj ligoj) Partoprenantaj en komuna elektronnubo, ekz. alternaj duoblaj k unuoblaj ligoj, kiuj kuŝas en la sama ebeno: konjugaj duoblaj ligoj de benzeno.
konjugo ∆ La operacio, kiu al kompleksa nombro a + ib asocias a − ib.
konjugado. Konjugacio: la malregula konjugado en ĉiuj lingvoj ne devigas nin enkonduki intence malregulan konjugadon en nian lingvon Z.
konjugaĵo ∆ La rezulto de konjugo, do la nombro a − ib.
hermita konjugaĵo (pp matrico) La transponaĵo de la konjugaĵo de la matrico.