PIV · 8281
★konjekt/i
★konjekt/i (tr) Elmeti opinion, konkludon aŭ klarigon, bazitan nur sur probablaĵoj: la rezultojn oni eĉ ne povas konjekti; Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu Z; la homa spirito emas konjekti pri tio, kion ĝi ne povas scii; la vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto Z. ☞ diveni, hipotezi, supozi, suspekti.
konjekto. Supoza, sed ne certa opinio, konkludo aŭ klarigo: oni vane faris ĉiujn eblajn konjektojn pri lia morto.
konjekta. Bazita sur konjekto(j): historio estas konjekta scienco.
konjektaĵo. Io konjektita: tiu korekto en la teksto estas editora konjektaĵo.
konjektebla. Tia, ke oni povas tion konjekti: la malsukceso de lia edziĝo estis ja konjektebla.