PIV · 8283
★konjugaci/i
★konjugaci/i (tr) Λ Laŭvice elciti ĉiujn formojn de verbo, je ĉiuj personoj, tensoj k modoj.
konjugacio
1 Sistemo de la diversaj verbaj formoj, per kiu iu lingvo esprimas la kategoriojn de voĉo, modo, tenso, persono kc; (evi) analoge en E. la finaĵ-sistemo as, is, os, u, us. ☞ deklinacio, fleksio.
2 Interne de unu tia sistemo, ĉiu el la diversaj serioj, kiujn ekskluzive allasas unu aŭ alia el la klasoj de verboj: en L. estas kvin konjugacioj. ☞ aspekto, modo, modalo, tenso, voĉo.