← Reen al F

PIV · 4599

fleksi¹o

fleksi1o Λ Ĉiu el la modifoj, kiujn alprenas morfemoj en la deklinacio k konjugacio: li uzas la nombrajn signojn […] por ĉiuj gramatikaj fleksioj Z.
fleksia. Prezentanta fleksio(j)n: fleksia vorto; E. ne estas fleksia lingvo. aglutina.
fleksii (tr) Modifi (vorton) laŭ deklinacio aŭ konjugacio.
senfleksia. Prezentanta nenian fleksion: en la eŭropaj lingvoj, la adverbo estas ĝenerale senfleksia vorto.