← Reen al V

PIV · 16703

★voĉ/o

voĉ/o
Tiu sono, kiun produktas la aero elblovita el la pulmoj tra la laringo: la fiŝoj ne posedas voĉon B; la voĉo sonis klare k profunde Z; la korvo eksonigis sian raŭkan voĉon Z; Jakobo levis sian voĉon k laŭte ploris Z; voku per plena voĉo! X; paroli per malforta, mallaŭta, trema voĉo; tiu diris: la voĉo estas voĉo de Jakob, sed la manoj estas manoj de Esav X; jen estas la voĉo de mia amato X.
Tiu sono, servanta al homo, por esprimi senton aŭ penson: elokventa, konvinka voĉo; hodiaŭ mia voĉo sin turnas al vi, junuloj!; ili ne aŭskultis Vian voĉon k ne sekvis Vian instruon X; obei ies voĉon Z; kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li X; (f) ia interna voĉo diras al mi, ke […] Z; la plej fiera arbo povas rompiĝi, diris ia voĉo en li Z; se ni, obeante la voĉon de indiferenta egoismo […] Z; aŭskulti la voĉon de la prudento, de sia konscienco; la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero X. parolo, vorto.
𝅘𝅥𝅰 Sono, modulita laŭ muzika gamo k alkonformigita al kantado: harmonia, malĝusta, malagorda, akuta, basa, tenora voĉo; kvarvoĉa kanto; muzikaĵo por du voĉoj; teni sian voĉon en ĥoro; (f) per la malakra voĉo de l’ violonĉelo ŝi diris al li, kion ŝi ne kuraĝus esprimi per vortoj; la violona voĉo (parto propra al tiu instrumento) de simfonio B.
Esprimo de la opinio de ĉiu pri demando, decido aŭ elekto: mi petas, ke ĉiu volu bone k libere pripensi sian voĉon Z; mi donis por la leporo mian voĉon Z; rajton de voĉo havos ne apartaj personoj, sed nur la grupoj Z; la kumulado de voĉoj Z; kalkulado k kontrolado de la nombro de voĉoj Z; ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiomfoje po 25 anoj havas la grupoj, kiujn li reprezentas Z; esti elektita per 25 voĉoj kontraŭ 19; la projekto estis akceptita per granda plimulto de la voĉoj B; havi la ĉefan, la decidan voĉon Z; (ŝerce) infanoj k fiŝoj voĉon ne havas (pri iu, kun kiu oni ne kalkulas).  voĉdoni, voĉdonrajto.
Λ Ĉiu el la konjugaciaj formoj, per kiuj oni esprimas la diversajn rilatojn inter la ago k la subjekto laŭ tio, ĉu la ago estas plenumata de la subjekto (aktiva voĉo), aŭ suferata de ĝi (pasiva voĉo), aŭ kaŭzata de ĝi (faktitiva voĉo) aŭ iel reaganta sur ĝin (mediala voĉo).
voĉa
Rilata al voĉo: voĉa faldo, voĉa ligamento ( voĉkordoj).
Esprimita per voĉo: voĉa rimarkigo; voĉa, ne skriba interkonsento; voĉa muziko. buŝa.
Λ (pp parolsonoj) Tia, ke ĝia prononco estas akompanata de vibrado de la voĉkordoj (ekz. b g d v z ĝ ĵ) kontraste kun la senvoĉaj.
voĉe. Uzante sian voĉon: proklami ion voĉe k skribe Z; legi voĉe (prononcante la silabojn samtempe, kiam oni ilin legas). laŭte.
voĉi (ntr) (ark.) Voĉdoni: se la plimulto da E-istoj voĉos por la unua punkto, tiam […] Z; pro la bono de nia afero mi petas, ke ĉiu volu voĉi […] Z; s-ro Isakov, kiu voĉis antaŭe por punkto I, voĉas nun por punkto II Z.
duonvoĉa. Aŭdigata per ne tre laŭta voĉo: mi, kies kant’ humilis duonvoĉa W.
duonvoĉe. Per malforta voĉo, inter laŭte k mallaŭte: Diino! – ekkriis la juna homo duonvoĉe Z.
plurvoĉe. Tiel, ke pluraj voĉoj kantas kune. polifonio.
senvoĉa
Ne havanta voĉon: senvoĉa kato, birdo.
Perdinta provizore la kapablon paroli: li restis senvoĉa ĉe tia sciigo. afonio.
Λ (pp parolsono) Tia, ke ĝia prononco ne estas akompanata de vibrado de la voĉkordoj (ekz. p k t f s ĉ ŝ).
unuvoĉa. Tia, ke ĝi kolektas ĉies voĉojn: unuvoĉa decido; propono unuvoĉe akceptita.
brustvoĉo. La plej basa voĉregistro en kantado aŭ parolado.
kapvoĉo. La plej akuta voĉregistro en kantado aŭ parolado. falseto.
plenvoĉe. Uzante la tutan forton de sia parolaparato.