← Reen al K

PIV 2020 · 8454

★kord/o

kord/o
𝅘𝅥𝅰 Fadeno el bestaj intestoj, plasto, silko aŭ metalo por muzikaj instrumentoj, kiun streĉitan oni vibrigas jen per fingroj (gitaro, harpo), jen per arĉo (violono), jen per marteletoj (piano): la arĉo kuradis tien k reen super la kordoj Z; «Streĉita kord (poemaro de Kaloĉajo); (f) tono, en kiu sonis kordo de forte sentata propra plialteco Z; la propono tuŝis kordon (animan inklinon) de ni mem ĝis hodiaŭ ne rimarkitan Z.  krevi.
Pli-malpli kordsimila parto de la korpo: timpana kordo (chorda tympani: branĉo de la facia nervo, kiu trairas la timpanan kavon); voĉkordoj. ĥordo.
(evi) = ŝnuro 2.
korda. Provizita per kordo: kordaj instrumentoj; dekkorda liro X.
kordito Inflamo de la voĉkordoj.
unukorda. Havanta nur unu kordon: (f) unukorda voĉo, tono. monotona.
ŝraŭbkordo. Kordo, kies diametro estis pliigita per survolvaĵo de kuprodrato por pliigi ĝian denson.
voĉkordoj Laringaj muskoloj k ligamentoj, limantaj flanke la glotan orificon; ili ampleksas la voĉan faldon k la voĉan ligamenton: la malsupraj voĉkordoj estas la organoj de la voĉproduktado.