PIV · 8649
★krev/i
★krev/i (ntr)
1 Subite rompiĝi de interna tro granda premforto: li ridadis tiel, ke al li preskaŭ krevis la ventro Z; fine krevis unu ovo post la alia Z (post elkoviĝo); unu fenestra vitro krevis, alia rompiĝis Z; krevis la lasta veziko de lia feliĉo Z; krako, kvazaŭ ĉe la ĉielbarelo krevis ringego Z; krevas bombo B, balono; krevinta pneŭmatiko; bulketoj, kiuj krevis de abundego da sekvinberoj Z; (f) ĉu ne povas krevi la galo? Z; de tro multa scio krevas la kranio Z; la ĝis ekstremeco streĉita kordo de sentoj krevis Z; malgraŭ la naciismo krevas la landlimoj. ☞ eksplodi, disiĝi, kraki, splitiĝi.
2 Fendiĝi de skuo, malvarmo, sekeco k.a.: krevis la vazo antaŭ la nazo Z; la malnova sonorilo, kiu estis falinta, krevis Z.
3 (fm pj) Morti: ĝi estas petolo, de kiu oni povas krevi Z; krevi de malsato Z.
krevo
1 Stato de io krevanta aŭ krevinta.
2 Loko, kie objekto krevis: maljunaj salikoj kun multe da krevoj k fendoj Z; ripari krevon de pneŭmatiko; haŭtaj krevoj sur la manoj.
krevigi. Fari, ke io krevu: la alfluego levis la glacion k krevigis ĝin Z; krevigi nukson Z; li volis krevigi la fortikaĵon Z; (f) tio krevigas la koron (de dolora kompato;. ☞ korŝiri); kreviga malvarmo (tiel kruda, ke ŝtonoj krevas); nekrevigebla pneŭmatiko.
glacikreviĝo. Printempa dispeciĝo k forportiĝo de glacitavolo.