PIV 2026 · Artikolo 3629

★eksplodi

Litero E★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 11
  1. eksploda
  2. eksplodo
  3. gama-radi1/a eksplodo
  4. γ-radi1/a eksplodo
  5. eksplodaĵ/o
  6. eksplodem/a
  7. eksplodig/i
  8. eksplodig/il/o
  9. eksplodil/o
  10. eksploduj/o
  11. praeksplodo
★ eksplodi ntr
1 forte kaj brue skui aeron, pro subita plivolumeniĝo de gaso: nitroglicerino facile eksplodas ➞ ekflami, flagri.
2 ŝvele diskrevi, pro granda interna premo de la gasoj: bombo eksplodas mino eksplodas vapormaŝino eksplodas torpedo eksplodas ➞ disrompiĝi, dissalti, dissplitiĝi, erupcii, implodi.
3 (figurasence) subite kaj brue eksterigi fortan senton aŭ pasion, kiun oni ne povas plu deteni: eksplodi de furiozo FDi eksplodi de kolero eksplodi pro ĝojo eksplodi per rido Z eksplodi per larmoj li nun fine perdis la paciencon kaj eksplodis Z Sin. erupcii 3. ➞ ekridi.
4 (figurasence) subite kaj brue komenciĝi: la milito eksplodis neatendite eksplodas ĝojo eksplodas striko eksplodas ribelo eksplodas katastrofo eksplodas krio ➞ erupcio.
eksploda rilata al eksplodo: eksplodaj substancoj eksploda situacio
eksplodo
1 brua subita plivolumeniĝo de naskiĝantaj gasoj: eksplodo de lumgaso eksplodo de mingaso ➞ eksplodmotoro.
2 brua subita diskrevo pro interna premado de gasoj: eksplodo de kaldronego eksplodo de vulkano
3 (figurasence) subita brua eksteriĝo de forta sento aŭ pasio: eksplodo de kolero eksplodo de ĝojo kamparano trankviligis la eksplodojn de sia edzino B voĉo plena de flamecaj eksplodoj Sin. erupcio.
4 (figurasence) subita brua komenciĝo: eksplodo de milito eksplodo de ribelo eksplodo de kriego Sin. erupcio.
gama-radi1a eksplodo, γ-radi1a eksplodo ASTR subita mallongdaŭra (kelksekunda) fluo de gama-radioj devenantaj el tre grandenergiaj eksplodoj tre foraj en la kosmo.
eksplodaĵo substanco, kiu povas eksplodi: dinamito kaj nitroglicerino estas eksplodaĵoj la eksplodaĵoj devas esti stokataj laŭ leĝe difinitaj kondiĉoj
eksplodema
1 tia, ke ĝi povas (facile) eksplodi: eksplodemaj substancoj
2 (figurasence) facile incitiĝanta: eksplodema temperamento eksplodema kiel pulvo Z ➞ fulma, flamiĝema, boli.
eksplodigi
1 kaŭzi eksplodon; fari, ke io eksplodas: eksplodigi bombon eksplodigi gason (figurasence) eksplodigi koleron eksplodigi ribelon unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon FE
2 detrui ion per eksplodaĵo: eksplodigi konstruaĵon eksplodigi ponton eksplodigi aŭton eksplodigi muron per dinamito ni havas sufiĉe da pulvo, por eksplodigi la teron ĝis la ĉielo! Z
eksplodigilo aparato, per kiu oni eksplodigas minon, torpedon ktp.
eksplodilo preparita eksplodaĵo por aparta celo (mino, petardo k.s.)
eksplodujo tiu parto de motoro, en kiu eksplodas la gaso.
praeksplodo ASTR evento komparebla al giganta eksplodo, responda al la estiĝo de la universo, kaj kiun sekvis la ekspansio de la universo: teorio de la praeksplodo ➞ inflacio 2.