← Reen al R

PIV · 13456

★rid/i

rid/i (ntr)
Montri subitan gajecon per karakteriza streĉo de la buŝo k faltiĝo de la vizaĝo, ofte akompanataj de ĝoja voĉbruo: li ridis tiel, ke la ventro al li skuiĝis Z; plej bone ridas, kiu laste ridas Z; estas tempo por plori k tempo por ridi X; ploranton ni evitas – ridanton ni imitas Z.  ha!, rizorio.
Montri agrablan, feliĉan aŭ bonvenigan aspekton: ŝiaj okuloj petoleme ridis; la rivero ridis sub la suno; ridanta pejzaĝo; tie la bordoj perdas sian ridantan mienon Z; (f) bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas Z.
Moke esprimi sian malŝaton: la faraono ridis antaŭ lia nazo B; kaldrono ridas pri poto k mem estas kota Z; mi ridos ĉe via malfeliĉo X; mi ridas pro, je lia naiveco.
(ark. tr). Ridi pri, moki: mi ridas lian naivecon Z; ili ridis lin pro lia peto Z.
rido. Ago de tiu, kiu ridas: rido estas la propro de la homo; rido matene, ploro vespere Z; oni ekkonas bovon per la vido k malsaĝulon per lia rido Z; (analoge) rido de hieno (ridosimila bleko).
ridaĉi. Malagrable, malsincere aŭ malice ridi. rikani.
ridado. Daŭra, opa rido: tiu homo de eterna ridado Z; ankaŭ dum ridado povas dolori la koro X; aŭdiĝis laŭta ridado Z.
ridegi. Tre laŭte ridi.
rideti. Malstreĉi la vizaĝajn trajtojn, kun ioma disiĝo de la lipoj k malvastiĝo de la okuloj, por esprimi ordinare afablajn sentojn: indulge, cinike, amare rideti; la patrino ridetas, rigardante la dormantan infanon B; tri fraŭlinoj, kiuj honteme ridetis, ĉar ili ne sciis, kion diri Z; rideti pro embaraso Z; ŝi ridetis sub larmoj Z; la lipoj ridetadis el la nigra barbo Z.
rideto. Trajtomovoj de tiu, kiu ridetas: ĉirkaŭ lia buŝo aperis io simila al rideto Z; rideto ludis ĉirkaŭ ŝia buŝo Z; ili ne povis sin deteni de rideto Z; virina rideto pli kaptas ol reto Z; du aŭguristoj ne povas sin rigardi sen rideto.
ridigi. Fari, ke iu ridu: Dion kolerigis, homojn ridigis Z; ridigaj mienoj.
ridinda. Tia, ke oni devas malŝate ridi: ridinda ĉapelo B; sen povo kolero estas ridinda afero Z; ridinda vantemulo; de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo Z.
ridindigi. Fari, ke iu, io estu ridinda: la Delegacion mem ĝi ridindigos Z.
ridmuskolo. Rizorio.
ekridi. Subite ridi (eksplodi per rido Z): tiam la gastoj laŭte ekridis Z.
subridi. Kaŝe ridi.
mokridi (tr) Moki per rido: la paseroj mokridis siamaniere la gemastrojn Z.