PIV · 10504
★mok/i
★mok/i (tr) Malŝate ridindigi: mi lasis min moki Z; ne estas bone tiel moki maljunan servanton Z; la soldatoj mokis la frenezan princon Z; ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via Z; fripona atestanto mokas juĝon X; la mokanto estos mokata Z; (f) ne moku riveron, ne atinginte la teron Z; (abs) suferoj sufokas k homoj mokas Z; vi forĵetis miajn konsilojn, tial mi mokos, kiam timo vin atakos Z. ☞ insulti, kritiki, rikani, sarkasmo, satiro.
moka. Enhavanta, esprimanta mokon: paroli kun moka tono; en la vortoj ŝi aŭdis nenion krom moka maljustaĵo Z.
moko. Vortoj de tiu, kiu mokas: envia moko sukceson ne detruas Z; nin ne timigas batoj de l’ sorto nek mokoj de l’ homoj Z.
mokado. Ago de tiu, kiu mokas: mokado de iu pri iu pro io; la unuaj E-istoj pacience elmetadis sin al konstanta mokado Z; ili pensas, ke tion ĉi elpensis la historioskribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj Z.
mokadi. Daŭre, ripete moki: ili mokadis nin ĝuste en la vizaĝon Z.
mokataĵo. Celo de mokado: vi plu neniam faros min mokataĵo Z.
mokema. Inklina al mokado.
moketi. Milde, simpatie moki.