← Reen al I

PIV · 6629

★insult/i

insult/i
(ntr) Esprimi sian malbonhumoron per krudaj paroloj: li koleras k insultas Z; ŝi ploris, la porkopaŝtisto insultis, k la pluvo faladis Z; ĉiuj korteganoj insultis k diris, ke la najtingalo estas sendanka Z; ne rapidu insulti, volu aŭskulti Z. sakri.
(tr) Ofendi per malĝentilaj, maldecaj vortoj: insulti la nomon de Dio X; ne insultu mizeran, ne moku malliberan Z; la patrino ŝin insultas, ke ŝi ne volas labori Z; ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue Z; en ĉeesto amata, en forest’ insultata Z; (f) kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas Z. riproĉi, humiligi.
insulto. Vortoj, per kiuj oni insultas: superŝuti iun per insultoj Z; per insulto k kolero ne klariĝas afero Z; insulto ne algluiĝas Z (ĝi estas baldaŭ forgesota).
insulta. Entenanta insulton: insultaj paroloj; insulta rido, gesto.
insultataĵo X. Objekto de insultoj.
insultema. Inklina al insultoj.