← Reen al R

PIV · 13506

★riproĉ/i

riproĉ/i (tr)
(iun) Akuze mallaŭdi, por hontigi aŭ simple por esprimi sian malkontentecon: ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon Z; ni, kiel ordinare faras la maljunuloj, komencis riproĉi unu la alian B; sekreton ne malkaŝu, ĉar alie aŭdanto vin riproĉos X; renegateco, je kiu kelkaj volapükistoj riproĉas estintajn kolegojn Z; ĉu vi venas riproĉi vian filon sendecidan, ke li la tempon perdas? Z; (f) petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu Z; min la konscienco mia ne riproĉas Z. kritiki, kulpigi.
(ion) Diri, montri al iu ion, kio devas tiun hontigi, kion oni malaprobas: eĉ tiuj personoj riproĉas nur la manieron de lia agado Z; azen’ al azeno riproĉas malsaĝon Z; mi ne povas riproĉi al vi la mankon de kuraĝo B; akre k turmente ŝi riproĉis al si sian agon Z.
riproĉo. Ago k vortoj de tiu, kiu riproĉas: lia edzino kun milda riproĉo levis la manon Z; pli efikas riproĉo ĉe saĝulo, ol cent batoj ĉe malsaĝulo X; pli bona estas riproĉo nekaŝita ol amo kaŝita X; tio ĉi estas riproĉo tute infana Z; ŝi atakas lin ĉiutage per siaj riproĉoj k plendo Z; neniu faras ian riproĉon kontraŭ la esenco de liaj akuzoj Z; vi povus fari al mi la riproĉon, ke mi havas moralan ŝuldon Z; vi faras al mi riproĉon pro tio, ke mi ne aprobis […] Z; mi almenaŭ estos libera de riproĉoj, ke mi kun neniu konsiliĝis Z; rebatadi riproĉon Z.
riproĉa. Esprimanta riproĉon: Urbestro, farante riproĉan signon al B. Z; kun riproĉa rigardo.
memriproĉo. Amara pento, kiun oni sentas pri io farita de si mem: memriproĉo min pikas ĝene kiel kulo K. rimorso.
neriproĉebla. Tia, ke li/ŝi/ĝi ne meritas riproĉon: neriproĉebla viktimo, virto.
senriproĉa. Tia, ke oni ne povas ion riproĉi al li/ŝi: senriproĉa edzino, kavaliro.