← Reen al R

PIV · 13505

★ripoz/i

ripoz/i (ntr)
Resti, nenion farante, por refreŝigi siajn fortojn: la sepan tagon en la tempo de la plugado k de la rikoltado ripozu X; li estis laca k tial li iom ripozis antaŭ belega domo Z; la cikonioj ripozis post la longa vojaĝo Z; eĉ unu birdon oni ne aŭdis, ĉiuj jam de longe ripozis Z; estas bele ripozi de siaj faroj Z; kiu tro ripozas, baldaŭ almozas Z.
Senmove kviete kuŝi: ŝi denove ripozis ĉe la patrina brusto Z; lia kapo ripozis sur ŝia brusto Z; ŝi lasis sian manon ripozi sur lia ŝultro; (f) en la koro de saĝulo ripozas saĝo X; la lando ripozis (en paco) dum 80 jaroj Z; lasi maŝinon ripozi.
Resti morte kuŝanta: li ripozu trankvile! Z; sub la palmoj ripozas la restaĵoj de viaj edzinoj B.
ripozo. Stato de tiu, kiu ripozas:
laboro finita, ripozo merita Z; li perdis la dorman ripozon Z, la vesperaj horoj, kiujn ĉiu homo uzas por ripozo Z; mi estis decidinta fari al mi en ĉi tiu somero plenan ripozon Z; kiel ajn forte la paro bezonis ripozon Z;
la lasta ripozo; neniu malhelpas la ripozon de la mortintoj Z.  ripozdomo.
ripozejo. Loko, kie oni trovas ripozon.  haveno, oazo.
ripozigi. Havigi al iu ripozon: tiu promenado ripozigos vian cerbon, viajn nervojn.
senripoze. Ne ripozante: senripoze laboradi.