PIV · 13507
★risk/i
★risk/i (tr)
1 Elmeti ion al necerto aŭ danĝero: riski sian vivon en batalo B, sian monon en ludo; li ne konsentis, kvankam li riskus nenion Z; (abs) kiu ne riskas, tiu ne gajnas Z.
2 Elmeti sin al la ebleco de bedaŭrinda okazaĵo: en tiu afero ĉiuj riskas egale la morton; atentu, vi riskus fali Z; pro mia virto mi ne povis riski fermi la okulojn Z; kvankam mi riskas, ke mi aperos kiel utopiisto […] Z.
3 Kuraĝi fari ion malgraŭ la ebleco de malsukceso aŭ malbona konsekvenco: la komitato ne riskos preni sur sin mem tiun taskon Z; mi riskas diri, ke […]; tiun aserton ni ne riskas subskribi.
risko
1 Ebleco de malprospero, perdo ks: li prenis sur sin la tutan financan riskon de nia gazeto Z; tiu presado prezentas por mi nenian perdon aŭ riskon de mono Z; dubo gardas kontraŭ risko Z; mi elmetas al risko mian animon Z (vivon); la risko estas tro granda, por ke mi ĝin akceptu.
2 £ Ĉiu el la eventualaj damaĝoj, kontraŭ kiuj asekurkompanio garantias ĉe pagado de responda premiumo.
riska. Elmetita al riskoj: se ni nur ne turnas al ni la kapon per iaj riskaj entreprenoj Z; riska eksperimento Z; riska aserto.
riskema. Inklina submeti sin al risko: riskema generalo B, spekulaciisto.
ĉiuriska (pp asekuro) Kovronta ĉiujn eblajn riskojn.
senriska. Prezentanta nenian riskon: per la tuta senriska k sendanĝera vojo de neologismoj Z; vi povas senriske veti, ke […]; senriskeco. ☞ sekura.
troriskema. Inklina riski tro grandajn danĝerojn.