PIV · 13989
sekur⁴a
sekur4a
1 Estanta en sendanĝera situacio: ĉu vi estas certa, ke li nun estas sekura?; kun siaj du fortikaj ankroj la ŝipo estas sekura en la golfo; vivi kvietan, sekuran ekziston; dank’ al la Fundamento nia lingvo povis sekure evolui.
2 Firma kontraŭ atako, prezentanta fidindan ŝirmon: sekura rifuĝejo, haveno; sekura fundamento, alligo, piedteno.
sekureco
1 Eco de io sekura: ĝui senton de sekureco en sia hejmo; la sekureco de la stratoj; garantii la sekurecon de la traktontoj.
2 Protekto kontraŭ militoj: la unua devo de registaro estas certigi la sekurecon de la lando; la Konsilio de Sekureco de UN. ☞ sendanĝereco.
3 Protekto kontraŭ la sekvoj de akcidento, malsano ks: socialema ŝtato donas al ĉiuj anoj la sekurecon de vivteno. ☞ sociala asekuro.
sekurigi. Fari iun aŭ ion sekura: sekurigi la vivon de infano; sekurigi la estontecon de nia movado; sekurigi la pacon inter la popoloj; sekurigi la popolojn kontraŭ la atombombo.
sekuriga. Servanta por sekurigi: sekuriga klapo, valvo, sonorilo.
sekurigilo. Aparato, servanta por sekurigi: elektra sekurigilo (fandaĵo); sekurigilo de revolvero, pistolo (kiu malhelpas pafadon); kejla sekurigilo de maŝino.