PIV · 13990
★sekv/i
★sekv/i (tr)
1 Iri aŭ veni post moviĝanta objekto aŭ persono: mi sekvis lin tra pordo en tiun ĉambron Z; Sara sekvis lin laŭpaŝe Z; la hundo sekvis la ŝteliston; la ĉasisto sekvas sian hundon; sekvu la paŝosignojn de piuloj X; letero sekvas; (f) sekvi iun per la okuloj Z, per la rigardo Z, per la penso B; ĉiu sekvas (per la rigardo) kun intereso la malfacilan bataladon Z; nur bono k favoro sekvos vin en la daŭro de via tuta vivo Z. ☞ akompani, eskorti.
2 Iri laŭ io aŭ agi konforme al io, kio gvidas: sekvi vojon; sekvi konsilon, ekzemplon, kutimon, metodon, principon Z; sekvu miajn leĝojn k observu miajn ordonojn X; sekvi la preskribojn de la kuracisto; sekvi la modon, (f) sekvi sian nazon (agi laŭ instinkto); sekvi sian malbonan inspiron Z.
3 Partianiĝi al iu, dividi ies opiniojn, trakti kiel mastron: la domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda X; Salomono ne sekvis plene la Eternulon, li sekvis Aŝtaron, diaĵon de la Cidonanoj X; (f) kiu sekvas vantaĵojn, tiu havas plenan malriĉecon X.
4 Okazi post io, esti lokita post io: post somero sekvas aŭtuno; tago tagon sekvas, sed ne similas Z; ŝiprompiĝoj sekvis unu la alian Z; la pago sekvos; kisoj sekvis post kisoj en senfina feliĉego Z; (speciale, pp reĝoj ks) Filipo la 2a sekvis post Karolo la 5a.
5 Rezulti el, esti motivita aŭ kaŭzita de: el la dirita regulo sekvas, ke ni povas ĉiam uzi […] Z; kio do sekvas de ĝi? Z; el tiel konfuzaj debatoj sekvis nenia decido.
6 Mense kapti la signifon de io, la ideojn de iu: estas malfacile sekvi viajn pensojn Z; mi konfesas, ke vin mi ne sekvas plu en tia demonstrado.
sekva. Posta, jena, ĉi-suba.
sekve. Kiel natura aŭ logika sekvo: ĝis nun ne estis, sekve ne povas esti Z; li donis al vi la vivon, vi estas lia karno, sekve li estu sankta por vi! Z; vi min konas, sekve vi scias ankaŭ, kiu mi estas Z; estas necese, ke ili ambaŭ oficiale (k sekve heredige) aliĝu al komunumo liberpensa Z; sekve de tio ni decidas, ke […]. ☞ do.
sekvo. Tio, kio sekvas el io: tio estas tute natura sekvo Z; ĉio estas nur sekvo de lia tro eksplodema temperamento Z; la sekvoj de malsukcesa milito B; kian sekvon havos via interveno, mi ne povas antaŭvidi. ☞ konsekvenco, rezulto.
sekvado. Agado de iu, kiu sekvas iun aŭ ion: lia sekvado de la virino fariĝis pli hezitema; egale kiel la sekvado de gustoj personaj aŭ naciaj, estas senfrukta k danĝera ankaŭ la sekvado de teoriaj principoj Z; sekvado de falsaj dioj X.
sekvaĵo
1 La sekvanta plua parto: la sekvaĵo de la teksto estas difektita.
2 ⚕ Pli-malpli fruaj k daŭraj komplikaĵoj, aperantaj aŭ restantaj post malsano.
sekvanta
1 Tuj posta: la sekvantan tagon […] ŝi estis jam en la urbo Z; dum la tuta sekvanta tago li staris sur unu piedo Z; eniri en la sekvantan ĉambron.
2 Jena, troviĝanta en la posta frazo: unu el ĝiaj dogmoj estas la sekvanta Z; la diferencon vi komprenos pli bone el la sekvantaj ekzemploj Z.
sekvanto. Iu, kiu sekvas alian personon: ŝi turnis la kapon k ekrigardis sian sekvanton; (f) la sekvantoj de tiu filozofo. ☞ disĉiplo.
sekvantaro. Aro da personoj, kiuj kutime aŭ speciale sekvas eminentan personon: la reĝo kun sia sekvantaro; la admiralo alvenis kun galonŝarĝita sekvantaro.
sekvigi
1 Fari, ke iu estu sekvanta aŭ sekvata: li sekvigis la suspektindulon per policisto.
2 Fari, ke io sekvu el io: unu ekzemplo tuj sekvigos la alian Z; produktado malpli kara sekvigas plian vendadon k produktadon; mi estas malsana, sed tio ne sekvigas, ke mi ne povas manĝi. ☞ kuntreni.
sekvosigno. Spuro.
intersekvi sin. Kontinue sekvi unu alian: tabelo de intersekvado de reĝoj.
sensekva. Tia, ke ĝi ne havas sekvon; negrava.
sinsekvo
1 Aro da aĵoj, regule metitaj unu post alia: laŭ la ŝtuparo staris sinsekvo da soldatoj.
2 Aro da okazaĵoj, estiĝintaj unu post alia: sinsekvo da aventuroj B; la tragedio de Hamleto prezentas veran sinsekvon da murdoj.
sinsekva. Prezentanta sinsekvon: la vento venis en formo de sinsekvaj puŝoj Z; de tiam li suferis sinsekvajn malsanojn.
ĉassekvi. Peni kapti per senhalta sekvado: ĉassekvata murdisto.