PIV · 3311
★do
★do. Partikulo
1 montranta logikan sekvon, konkludon el la antaŭa diritaĵo: vi vidas do, ke vi ne devas kulpigi min Z; mi devas do decidiĝi, ĉar vi tiel volas Z. ☞ tiam, des pli.
2 uzata en demandaj aŭ ordonaj frazoj, por insisti pri la miro aŭ la volo: kial do vi ne laboras? Z; per kio do mi povas servi al vi? Z; kiel do, sekve? Z; kial do propono tiel senfundamenta povas plaĉi al kelkaj? Z; denove! ha, ĉesu do fari ŝercojn! Z; zorgu do, ke post la fino de viaj laboroj la homaro povu diri […] Z; sed iru do! Z. Rim. Tiu uzo povas servi, en okazo de dubo, por neprigi la demandan sencon de la korelativoj: rigardu tra la fenestro, kiu estas tie (estanta tie); rigardu tra la fenestro, kiu do estas tie; kiel do vi ŝanĝiĝis ĉe Mi je vinberbranĉo sovaĝa? X («kiel vi…» povus aspekti komparo: «tiel same, kiel…»).