PIV · 15636
★tiam
★tiam
1 En tiu tempo, en tiu momento: post la kongreso mi estos pli libera, k tiam mi povos plenumi la deziron de la Pariza grupo Z; tiam (sed ne pli frue ol tiam!) volu proponi […] Z; k se vi tiam ankoraŭ staros fortike, tiam mi diros, ke vi gajnis Z; de tiam li estis malsana; la estonteco de nia afero estos plene garantiita nur tiam, kiam ĝi absolute neniom dependos de la sorto de unu homo Z.
2 Ĉe tiu okazo, ĉe tiuj kondiĉoj: rompu la murojn inter la popoloj, nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj k krimoj Z; la artikolo estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj Z; se ni konscios bone la esencon k celon de niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun ĉiam freŝa entuziasmo Z; se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo Z.
tiama. Ekzistanta en tiu tempo: la tiamaj gazetoj nenion raportas pri tio; la posttiamaj diskutoj forgesigis la originalan proponon.