PIV · 15942
★tren/i
★tren/i (tr)
1 Tiri post si ion kun malfacilo pro ties pezo aŭ frotiĝo sur la grundo: tiuj servistinoj ankaŭ trenas la fiŝojn el la boato Z; azeno ŝarĝon trenis sufere K; terure multe da pakaĵo li trenis kun si Z; ŝipo, kiu trenas sian ankron (kiu malfiksiĝis); treni la sabron sur la pavimo; per la haroj mi trenos vin en la preĝejon Z; (abs) oni vokas la bovon ne festeni, sed treni Z; (analoge) treni la piedojn de laciĝo B; treni la kruron (malfacile paŝi pro vundo, malsano); la trafita birdo trenis la flugilon.
2 (pp veturilo) Tiradi post si: motorŝipo, kiu trenas barĝojn; ĉareto trenata de aŭtomobilo. ☞ remorko.
3 (f) Devigi iun veni kun si: ne volas kokin’ al festeno, sed oni ĝin trenas perforte Z; (Satano), kiu mil legiojn da senkulpaj anĝeloj trenis kun si malsupren Z; (f) la grandan abomenindan krimon li trenu kun si en la eternecon! Z; ŝi trenas post si ĉiujn korojn.
4 (f) Malfacile, pene pasigi: treni sian vivon de mizero al mizero Z; estaĵoj, kiuj trenis sian malluman, pezan k senesperan ekzistadon Z; la gazeto trenis sian ekziston ankoraŭ du jarojn; ni trenas la dimanĉojn en brita enuo; li trenas sian malsanon jam de tri monatoj.
sin treni. Pene, malfacile antaŭeniri: la limako sin trenis sur la sablo; la Kocit’ sin tra dezertoj trenas Z; (f) bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide Z. ☞ rampi.
trenado. Agado de iu, io trenanta: la ŝarĝbesto, kiu morte laciĝas per trenado Z; la trenado de veturilo far hundoj estas malpermesata en kelkaj landoj; eliri el haveno per trenado.
trenaĵo
1 Io, kio estas trenata: la trenaĵo de kometo; lasi post si trenaĵon el fumo.
2 Tiu parto de vesto, robo, jupo, kiu treniĝas sur la tero: havi longan trenaĵon ĉe la vesto Z; trenaĵoportisto. ☞ basko.
treniĝi
1 Iĝi trenata sur la tero: ruĝa ŝalo longe treniĝas post vi Z; ŝia jupo treniĝis en la koto; (ĉe la elirado el la laborejo) iliaj piedoj treniĝadis malrapide Z; (analoge) iri per treniĝanta paŝo; treniĝa voĉo.
2 Malrapide pasi: la horoj treniĝas maldiligente B; akceli laboron, kiu alie povus senfine treniĝi.
3 = sin treni.
eltreni. Eligi, trenante: eltrenu lin el la lito! Z.
fortreni. Forigi, trenante: kio estos, se li efektive fortrenos min en la malliberejon? Z; li volas fortreni ŝin Z; fortrenu lin de la festeno! Z; el la militakiritaj urboj li fortrenis kun si grandajn trezorojn Z.
kuntreni
1 Treni kun si: kuntreni en vojaĝo multajn pakaĵojn; kuntreni la balaston de pasintaj epokoj.
2 (f) Nepre sekvigi: malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas Z; tiu decido kuntrenos multajn malfacilaĵojn.