← Reen al T

PIV · 15941

★tremp/i

tremp/i (tr) Malsekigi en likvo: ili buĉis kapron k trempis la veston en la sango X; li trempu ilin en la fluakvo X; trempi panon en vino, sukerpecon en kafo; trempi tukon en tinkturo; trempi plumon en inko B; 🍴 trempi ovojn en malvarma akvo; (f) trempi sian plumon en galo, en vinagro (maldolĉe skribi); ŝi estis trempita en bigoteco. Rim. Nur ĉe la nomo de ujo Z. uzis la akuz-on de almovo: oni trempas la montran fingron en la plenan pokalon.
trempadi. Longatempe aŭ ripete trempi: trempadi herbojn en alkoholo; ili trempadis la fingrojn en la grasa fulgo Z.
trempado. Agado de iu, kiu trempas.
trempiĝi. Iĝi trempita: via maniko trempiĝas en la saŭco.