← Reen al A

PIV · 325

★akompan/i

akompan/i (tr)
Esti aŭ iri kun iu: ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi vin akompanu? Z; mi akompanos vin al la nova loĝejo Z; akompani iun ĝis la pordo; li rajdis, akompanata de du adjutantoj B; (analoge) ŝi akompanis la donacon per vortoj Z. eskorti, kompanio.
Aldoniĝi al io, okazi samtempe k ofte interligite kun io: filantropio ne ĉiam akompanas riĉecon; tiun teatran pozon akompanis vizaĝesprimo, kiu signifis ravitecon Z; ĉi tiuj ekkrioj estis akompanataj de seka rido Z.
𝅘𝅥𝅰 Subteni, ludante aŭ kantante samtempe akcesoran parton: akompani kantistinon, ĥoron; ŝi akompanis min per gitaro.
akompano. Ago de iu, io akompananta:
jen estas viaj gepatroj en akompano de via edzo Z;
milde, milde! li diris kun akompano de kareseto;
kanti kun akompano de liuto Z.
akompana. Akompananta: akompana mineralo; akompana specio.
akompanadi. Regule aŭ konstante akompani: mia beno vin akompanadu! Z; tiu ĉi ideo akompanadis E-on de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo Z.
akompanaĵo. Muzikaĵo por akompani.
akompananto, akompanantino. Iu akompananta: la ministro prezentis siajn akompanantojn; li palpebrumas k montras per la okuloj la akompanantinon Z; ŝi estas la akompanantino de la fama violonisto. kavaliro, servanto.
akompanantaro. Tuto de la homoj, kiuj akompanas iun: la reĝino de Ŝeba venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro X. eskorto.
elakompani. Por honoro akompani ĝis la elirejo de la domo.