PIV · 4085
eskort²o
eskort2o
1 Aro de soldatoj, armitoj, akompananta personon, pakaĵojn k.a. por ilin gardi.
2 Aro de personoj, akompananta iun por gvidi, helpi aŭ honori: li veturis kun luksa eskorto, por viziti la vicreĝon B. ☞ akompanantaro, konvojo.
eskorti (tr)
1 Akompani eskorte: policanoj eskortis la arestiton; princo eskortata de siaj korteganoj.
2 ⚓ (pp militŝipoj) Akompani komercajn aŭ pasaĝerajn ŝipojn, por ilin protekti.
foreskorti. Forkonduki eskortante: la lakeoj foreskortis lin el la domo.