← Reen al K

PIV · 8311

★konsekvenc/o

konsekvenc/o
Tio, kio logike sekvas el starigita principo: refuti doktrinon per ĝiaj konsekvencoj; rimarku tiun ĉi artifikan konsekvencon, tiun ĉi amuzan konkludon de la najbareco de korpoj al la harmonio de spiritoj Z. dedukto, konkludo, korolario, rezulto, sekvo.
Logika aŭ racia interligiteco inter faktoj aŭ ideoj: vivi laŭ la neŝanĝebla konsekvenco de la naturo; la plimulto trovos tiun ĉi demandon superflua, tamen pro konsekvenco ni metas ĝin Z; paroladi sen ordo k konsekvenco; havi konsekvencon en la ideoj.
konsekvenca
Logike aŭ racie interligita kun tio, kio antaŭas: konsekvenca konkludo; ago konsekvenca kun la precedencoj; tio ĉi estas nur konsekvenca sekvo de liaj opinioj Z.
Tia, ke ĉiuj ties agoj aŭ elementoj logike interligiĝas: konsekvenca homo, konduto; tie ĉi la lingvo germana ĉesas esti konsekvenca Z.
konsekvence. Laŭ konsekvenca maniero:
la E-ismo celas la reciprokan sinkomprenadon k konsekvence ankaŭ estimon k amon inter ĉiuj gentoj k nacioj Z. konklude, sekve, do;
timante nek ĝenon nek mokon, li agas konsekvence laŭ la ideoj, kiujn li opinias ĝustaj; tute konsekvence ĉiu religio devas rigardi ĉiujn alireligiulojn kiel pekantojn Z.
nekonsekvenca. Havanta nenian konsekvencon: nekonsekvencaj metaforoj; nekonsekvenca konduto.
nekonsekvenco, nekonsekvenceco, senkonsekvenco, senkonsekvenceco. Io, kio ne logike interligiĝas kun antaŭaĵoj: oni devas aŭ ridi aŭ plori je tiuj ridindaj senkonsekvencoj Z; tute ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda situacio, k samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn k ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenceco! Z.