PIV · 8292
★konklud/i
★konklud/i (tr)
1 Tiri per rezono logikajn sekvojn el argumentoj, principoj aŭ faktoj: konkludi el unuopa okazo al ĝenerala principo estas malbona metodo; kelkaj konkludis el tiu ĉi fakto, ke mi eble havas ian nekontentecon Z; de tio ili konkludis, ke la palaco disfalis Z.
2 Formale finaranĝi: konkludi traktaton, interkonsenton; la ŝtatoj sin devontigis ne konkludi apartan armisticon aŭ pacon.
konkludo. Fina sekvo de rezono: tiu ĉi konkludo estus tute erara Z; la unua konkludo, al kiu ni venis, nome […] Z; du sendubaj konkludoj Z; el io fari Z, tiri la konkludon, ke […] Z; ŝiaj vortoj la aŭdanton kondukas al konkludoj Z; konkludo de la sameco de nutraĵo al la sameco de inklinoj Z.
konkludiga. Ebliganta konkludon: konkludiga rezono, argumento.