PIV 2026 · Artikolo 8293

konkoido

Litero K

konkoido MATE
1 ebena kurbo tia, ke konstantas la distanco inter ajna ties punkto (x, y) kaj (1, y/x); ĝi konsistas el du branĉoj ambaŭflanke de la rekto x = 1.
2 pli ĝenerale kurbo, kiu rezultas de donita kurbo per (mal)plilongigo je fiksita streko de ĉiuj vektoroj de la origino al la punktoj de la donita kurbo.