PIV · 8312
★konsent/i
★konsent/i
1 (ntr) Havi la saman opinion, esti en akordo pri: pri tio ili ambaŭ konsentas Z; la mastrino tuj konsentis kun li Z; mi ne konsentas kun li en tio Z; mi tute konsentas kun vi, ke […] Z; sed en tio ili ĉiuj konsentis, ke inter ili tute oportune sidas […] Z; mi konsentas, ke vi estas prava Z; (analoge) pri tio ĉiuj opinioj konsentas Z. ☞ aprobi, koncedi, konfesi, samopinii.
2 (tr) Ne rifuzi proponon: mi ĉion konsentos, ĉion en la mondo Z; tian aferon mi ne povas konsenti Z; mi konsentus tian pagon, se oni akceptus min kune kun mia filineto Z; konsenti peton Z; (abs) vane vi tentas, mi ne konsentos Z. ☞ akcepti, jesi.
3 (+ inf.) Ne rifuzi fari: ni konsentis inter ni neniam plu tuŝi tiun objekton Z; oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝon per servisto Z; ĉu vi konsentus stari en magazeno malantaŭ la tablo? Z; ĉar ni zorgas pri la feliĉo de nia infano, ni konsentas doni ŝin al vi B; li ne konsentas tro suferi pro siaj ideoj. ☞ cedi, obei, toleri.
4 (tr) Akcepti doni, volonte doni: konsenti favoron Z al iu; konsenti prunton, krediton. ☞ cedi, jesi.
konsento
1 Akordo, samopinieco inter personoj: la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian Z; laboru en konsento! Z; konsento konstruas, malpaco detruas Z; veraĵo akceptita de la universala konsento.
2 Akordo inter aferoj: tio, kion ŝi legis, plene estis en konsento kun liaj propraj pensoj Z; provoj meti en konsenton ion kun iu el la filozofioj konataj de li Z; tiuj ĉi horloĝoj iras en preciza konsento Z.
3 Akcepto de propono: ili ridis lin pro lia peto, tamen donis al li sian konsenton Z; ŝi donis al la bela reĝo sian konsenton Z (pri edziĝo); silento estas konsento Z.
konsentado. Ago de tiu, kiu konsentas ion: la konsentado de privilegio al negocisto.
konsenta. Karakterizata de konsento: eĉ ses homoj ne havas hodiaŭ konsentan opinion pri la kaŭzo […] Z; sen tia severa konsenta fido nia afero baldaŭ disfalus Z; li faris nenian konsentan geston Z.
konsente. En konsento: por ke ni ĉiuj laboradu ĉiam tute konsente Z; konsente movi la kapon.
konsentebla. Tia ke ĝin oni povas facile k racie konsenti: tiu konkludo estas la sola konsentebla; ne estas konsenteble, ke […].
konsentigi
1 Fari, ke iu konsentu: mi ne povas konsentigi ŝin iri en la ĉambron Z.
2 Fari, ke du aŭ pluraj aferoj akordiĝu inter si: konsentigi inter si diversajn principojn Z; por konsentigi tiujn ĉi du postulojn, oni devas […] Z.
konsentiĝi. Eniri en konsenton: ne venis al ili en la kapon konsentiĝi, ke […] Z; kun rezervo de privata konsentiĝo Z. ☞ akordiĝi.
konsentite. Kvazaŭekkrio, por esprimi konsenton: konsentite, vi povas mendi la ĉapelon!.
interkonsenti (ntr)
1 Esti en akordo, akorde agi: perfide, sekrete interkonsenti Z.
2 Konsenti pri io dum traktado de afero: ĉu vi al la reĝ’ raportis la vortojn, kiujn ni interkonsentis? Z; ĉiuj estroj […] interkonsentis, ke oni devas elirigi dekreton X; interkonsentu do kun Li k vi havos pacon X.
interkonsento. Aranĝo farita laŭ reciproka konsento inter la partioj: kontrakta interkonsento; multflanka interŝtata interkonsento; la striko finiĝis post interkonsento inter la sindikatoj kaj la dungantoj; pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento Z; la interkonsento estis farita Z; ili estas en interkonsento kun David X; ni faris komunan interkonsenton, ke ni plu ne iru Z.
malkonsenti
1 (ntr) Havi diferencajn, kontraŭajn opiniojn aŭ dezirojn: okazas ofte, ke fratoj malkonsentas inter si; malkonsenti kun iu pri io; forpelu blasfemulon k ĉesiĝos malkonsento X; internacia malkonsento.
2 (tr) Malakcepti proponon aŭ peton: mi esperas, ke neniu malkonsentos plenumi mian peton Z; ni esperas, ke ili ne malkonsentos, se mi hodiaŭ sciigos publike […] Z; Klaro malkonsente skuis la kapon Z.
malkonsento
1 Kontraŭa opinio aŭ vidpunkto.
2 Malakcepto de propono aŭ peto. Rim. Akordi esprimas naturan kutiman komunecon de opinioj; konsenti signifas tian saman komunecon, sed pri speciala punkto, k akiritan nur post hezitado aŭ diskutado.