PIV · 8313
★konserv/i
★konserv/i (tr)
1 Zorgi, ke io ne difektiĝu aŭ ne perdiĝu; malebligi pereon de io: malproksima antikveco, pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton; ili ne povis konservi sian animon viva Z; konservi sekreton Z; konservi la varmon, librojn, arkivojn, deponaĵon; okulvitroj, kiuj konservas la vidkapablon; ni penas konservi la vestojn, kiom ni nur povas Z; morgaŭ nia knabeto finus kvin jarojn, se ni povus lin konservi Z; la cikonia patro prenis la cignajn vestojn, kiuj dum jaroj estis tie konservataj Z. ☞ teni, restigi.
2 Ne perdi, plu posedi, havi ankoraŭ: kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte Z; konservi la pacon, la ordon, sian rangon, sian tutan forton aŭ potencon, sian valoron, sian junecon, sian belecon, la vivon Z, siajn dentojn; la ĉielo konservis ankoraŭ postesignojn de la matenruĝo B; konservi sian opinion, konvinkon, agrablan memoron pri io, amikajn rilatojn kun iu, tradician moron, sian seriozecon; la konferenco konservis ĉiam pure teknikan karakteron; konservi al iu fidelecon Z, sian favoron; la finiĝoj, prefiksoj k sufiksoj estas tute memstaraj vortoj, kiuj ĉiam konservas egalan signifon Z; ĉu vi konservos vian koleron por ĉiam? X; konservi ion en la mano, sur la korpo, en la kapo, en la memoro. ☞ gardi, teni.
3 🍴 Per speciala preparado gardi (manĝaĵojn) kontraŭ putrado, ŝimo aŭ alia difektiĝo: konservi porkaĵon en salujo, ŝinkon per fumumo, lakton per pasteŭrizo; konservi fruktojn en provizejo B. ☞ kandi, konfiti, marini, pekli, lado.
konservo, konservado. Ago de tiu, kiu konservas: tiu libro, por kies konservo la Hebreoj tiom multe jam suferis Z; ĉu vi povas garantii al mi la konservon de la memoro? Z; la konservado de historiaj monumentoj; libro pri la konservado de la nutraĵoj.
konservaĵo. Io, kion oni konservas: ova, frukta konservaĵo; fari konservaĵojn el fiŝoj.
konservejo
1 Loko, kie oni konservas diversajn aferojn: la konservejo de la manĝaĵo Z; konservejo por varoj; li metis la abismojn (akvarojn) en konservejojn X.
2 ☼ Loko, kie oni konservas ekster ilia natura medio vivajn speciojn rarajn aŭ minacatajn: plant-, best-konservejo. ☞ rezervejo, naturparko.
konservema. Konservativa.
konserviĝi. Iĝi konservata, resti en konservo: se la gloro de ŝiaj patroj konserviĝis senmakula […] Z; el la fabeloj, kiuj konserviĝis ĉe la cikonioj Z; substanco, kiu facile konserviĝas; ☐ la leĝo pri la konserviĝo de la materio.
konservisto. Homo, kies profesio estas konservi gravajn aferojn (librojn, arkivojn kc). ☞ kuratoro 2.
memkonservo. Defendo de la propra vivo kontraŭ ĉiaj danĝeroj: sub instigo de la instinkto de memkonservo, ŝi kuris for Z.
medikonservado ☼ Konservado de valorinda medio. Rim. Konservi estas ŝirmi kontraŭ la naturaj detrufortoj (morto, ruino, forgeso), gardi estas ŝirmi kontraŭ ĉiuspecaj danĝeroj.