PIV 2026 · Artikolo 11837
Pasteŭro
Pasteŭro familia nomo i.a. de franca ĥemiisto kaj biologo (1822–1895). Louis Pasteur
pasteŭri tr varmigi nutraĵon (i.a. bieron, fruktosukon, lakton, kremon) je 60–90 °C kaj poste rapide malvarmigi ĝin por detrui la plej multajn mikrobojn, laŭ metodo elpensita de Pasteŭro. Sin. pasteŭrizi. ➞ sterilizi, Pasteŭr-instituto.