PIV · 8256
★konfit/i
★konfit/i (tr) 🍴 Prepari fruktojn, pli-malpli longe restigante ilin en densa sukersiropo, kiu ilin penetras k konservas: konfititaj ĉerizoj, oranĝoj, citronoj, zingibropecoj.
★konfitaĵo. Manĝaĵo, konsistanta el fruktoj aŭ beroj, pecigitaj aŭ ne, kuiritaj kun sukero, k konservitaj en la siropo, kiun ilia suko faris kun la solvita sukero: ĉeriza, fraga, framba, figa konfitaĵo; mi trinkis teon kun kuko k konfitaĵo Z; pli dolĉa ol konfitaĵo Z. ☞ halvao, ĵeleo, kompoto, marmelado.
konfitujo. 🍴 Ujo por konservi konfitaĵon.