PIV · 8255
konfisk¹i
konfisk1i (tr)
1 ⚖ Forpreni k alproprigi al la ŝtato per justica aŭ administra proceduro por puni iun: konfiski kontrabandaĵojn; konfiski la posedaĵojn de elmigrintoj.
2 Forpreni de iu laŭ rajtigita aŭtoritato ion malpermesitan aŭ senrajte posedatan: konfiski libron al infano B; konfiski tranĉilon de infano; konfiski nefreŝan viandon en la bazaro B.
konfisko. Ago de tiu, kiu konfiskas: ordoni konfiskon; la konfisko de nepermesataj libroj fare de la polico.