PIV · 8254
konfirmaci/o
konfirmaci/o ✞ Rito, plenumata super baptitaj personoj en diversaj eklezioj; ĉe luteranoj, ĝi prezentas aliĝon al la religia komunumo; ĉe katolikoj, ĝi estas sakramento, donata nur de episkopo, por firmigi en la kredo: la ceremonio de konfirmacio; konfirmacia surtuto Z; antaŭkonfirmacia leciono Z.
konfirmacii (tr) Doni al iu la konfirmacion: la konfirmaciotoj, konfirmaciitoj.