← Reen al K

PIV · 8253

★konfirm/i

konfirm/i (tr)
Plicertigi la verecon, sendubecon de io: konfirmi la novaĵon B; la okazo konfirmis la supozon de la juna esploristo; tio konfirmas miajn timojn, esperojn; la observisto konfirmis la plenan utiligeblecon de E.; lia demisio ne estis konfirmita; nun konfirmiĝis do lia opinio, ke ŝi ne estas ia, kia […] Z. aserti, aŭtentikigi, jesi.  firmigi, fortikigi.
Sankcii, ratifiki: konfirmitan interligon, eĉ nur homan, neniu nuligas N; tial konfirmu, ho reĝo, ĉi tiun decidon X; konfirmi testamenton.
Konfirmacii: Karen estis nun en tia aĝo, ke ŝi devis esti konfirmata Z.
konfirmo
Ago de tiu, kiu konfirmas: konfirmo de iu al iu pri io; en tiu ridado (li) trovis konfirmon de siaj timoj Z.
Konfirmacio.
malkonfirmi. Deklari, montri la malverecon, neĝustecon de io: la registaro malkonfirmis la novaĵon pri ribelo; tiu malkovro malkonfirmas viajn konkludojn. dementi, kontesti, rebati, refuti.