PIV 2020 · 4533
★firm/a
① ★firm/a
1 Ne aŭ nur malfacile cedanta sub pezo, premo, peno ks: marŝi sur firma grundo; firma muskolo; firmaj mamoj; knedi paston firma; firma muro B; la firmaj manĝaĵoj; (f) firma kurzo, merkato. ☞ densa, fortika, kompakta, solida.
2 Tiel fiksita, ke ne eblas ŝanceliĝo: firma fosto, najlo; teni ion per firma mano; firmaj brakoj; firma apogilo; sidi firme en la selo; li staris sur sia sola kruro tiel same firme, kiel la aliaj sur du kruroj Z; firme elteni atakon; kiel firme lia kapo ripozis sur ŝia brusto! Z; (analoge) firma ofico Z.
3 (f) Prezentanta senŝanĝemon, konstantecon: firma konfido, volo B; havi la firman decidon helpi al […] Z; firma karaktero; per firmaj paŝoj Z; firma voĉo Z; firma invito; firma aĉetpropono; firmaj prezoj (ne plu ŝanĝotaj); penu, hom’, k firme fidu K; ב ilia koro ne estis firma al li X (konstante fidela). ☞ certa, definitiva, fortika, sekura, stabila.
firmaĵo
1 Grundo firma.
2 Firmamento: k Dio nomis la firmaĵon ĉielo X.
firmeco. Eco de io firma: la firmeco de karno, karaktero B, de konstruaĵo B.
firmigi. Fari, ke io estu firma:
1 Dio firmigis la ĉielon X;
2 firmigi ion per mano Z; 3 por firmigi ĉion per kontrakto Z; firmigi ies kuraĝon, firmigi ĉe iu la opinion, ke […] Z; firmigi la pacon. ☞ fiksi, konfirmi, alfortikigi.
firmiĝi. Iĝi firma: en la okazo, se la majonezo ne firmiĝas […]; la betono ankoraŭ ne firmiĝis; daŭro de firmiĝo (tempo postulata de cement- aŭ gips-mortero, por akiri malmolan konsiston).
malfirma
1 Ne kapabla elteni premon, subporti pezon: malfirmaj manoj; malfirma tero, planko.
2 Ne sekura, ŝanĝiĝema: malfirma alianco, kredo.
malfirmigi. Fari, ke io aŭ iu estu malfirma: malfirmigi ies volon.
animfirmeco. Energio, persistemo.
rokfirma. Tiel firma, kiel roko.