PIV 2020 · 4471
fiks¹i
fiks1i (tr)
1 Firme senmovigi per almeto de io aŭ al io: fiksi flagon ĉe fenestro, ankron ĉe la fundo, tabulon per najloj, najlon en muro, rompitan membron per bandaĝo; kaptilo el ĉevalharoj, kiun knaboj fiksis al branĉo Z. ☞ najli, alforĝi, alglui, alkroĉi, alligi, firmigi. ➞ fiksangulo, fikspunkto.
2 Pli-malpli longe teni en unu direkto: ŝi fiksis scivolan rigardon sur la vizaĝo de Marta Z; fiksitaj en la malplena spaco, ŝiaj okuloj […] Z; kun fiksita rigardo Z; fiksi sian atenton sur io; fiksu miajn piedojn al viaj postsignoj Z.
3 Fari ion neŝanĝebla, konstanta: listo da vortoj, pri kiuj la L.K. estos konstatinta, ke la vivo k kompetentula uzado fiksis por ili formon Z; fiksi netuŝeblan fundamenton Z; la formo de la lingvo estas jam fiksita por ĉiam Z; vortarego kun karaktero oficiale fiksita Z (kontraste kun «provizora»); fiksita koloro (iom ark.; pp inko, farbo: ege stabila kontraŭ la ago de la suno). Rim. Ne uzu fiksi en la senco de difini aŭ precizigi.
5 ⚥ Uzi aerajn substancojn (ekz. CO2, N2), kombinante ilin en organikajn molekulojn: ĉiuj verdaj plantoj fiksas karbonon, sed nur kelkaj fiksas nitrogenon danke al simbiozaj bakterioj. ☞ anaboligi.
6 ⚥ Mortigi k malmoligi vivulon aŭ parton de ĝi por konservado k eventuale tranĉado aŭ kolorigo.
fiksa
1 Nemoveble enmetita aŭ lokita: fiksa stifto, punkto, astro; (f) fiksa ideo (➞ fiksideulo).
2 Tenata en unu direkto: fiksaj rigardoj; li fikse rigardis lin ĝis li hontiĝis X; rigardu al mi fikse en la okulon! Z; al la preterpasantaj virinoj li rigardadis fikse en la vizaĝon Z.
3 Neŝanĝebla, konstanta: festo okazanta je fiksa dato; manĝi en restoracio kun fiksa prezo.
fikso, fiksado. Ago de tiu, kiu fiksas: la kompetenta esploro k fikso de ĉiuj vortoj postulus multege da tempo k fortoj Z; neniu diris eĉ unu vorton kontraŭ la fiksado de preciza fundamento por E. Z.
fikseco Z. Eco de io fiksa.
fiksiĝi. Iĝi fiksa: la sceno fiksiĝis en mia memoro; lia elekto fiksiĝis sur unu paperujo; la ŝipo fiksiĝis en la glacikampo.
fiksilo. Ilo por fiksi: fiksiloj por ŝtrumpoj; fiksilo por fotografaĵoj, por haroj.
alfiksi. Fiksi 1: alfiksi al la muro florpotojn Z.
fenestrofiksilo. Aparato por fiksi la fenestroklapojn en difinitaj pozicioj, k malhelpi ilin moviĝi de la vento.
kejlofiksi. Fiksi maŝinelementon per kejlo.
nitrogenfiksado ☼ Fiksado de la atmosfera nitrogeno fare de bakterioj liberaj aŭ simbiozantaj kun plantoj, i.a. fabacoj. ➞ nodeto 2.