PIV · 7683
kejl⁸o
kejl8o Ⓣ
1 Ligna aŭ plasta peco, ĝenerale konusa, uzata por ŝtopi truon aŭ kunfiksi lignajn pecojn: haltiga, kalkana, konkava, kvadrata, ronda kejlo. ☞ dubelo, nito, stifto.
alĝustiga kejlo. Cilindra kejlo, uzata por certigi la relativajn poziciojn de pecoj en kunmetado.
2 ♧ Vorto aŭ vortgrupo senutila por la senco, sed aldonita nur pro la bezono de la rimo aŭ de ritmo. Sin. ŝtopvorto.
kejli (tr) Ligi aŭ fiksi per kejlo: kejli tabulon, framon.
kejlaĵo, kejlitaĵo. Kunigaĵo farita per kejlo.
agordokejlo 𝅘𝅥𝅰 Kejlo, sur kiu estas volvita la kordo de violono, violonĉelo ks, k kiun oni turnas por agordi.
ŝtopkejlo. Ligna kejlo, per kiu estas fermita trueto en supra parto de la antaŭo de barelo, k kiun oni elprenas por enlasi aeron, kiam oni elkranas la likvon. ☞ spili.