← Reen al K

PIV · 8721

★kroĉ/i

kroĉ/i (tr)
Pendigi per hoko: kroĉi pentraĵon ĉe la muro; kroĉi sian ĉapelon al vestohoko; kroĉi ordenon sur la brusto.
Momente aŭ daŭre kunigi du objektojn, enigante starantan parton de unu en la alian: kroĉi vagonon kun lokomotivo; kroĉi boaton per hokstango; lia aŭto kroĉis mian bufron.
Forte kapti, fiksteni: liaj manoj kroĉis la randon de la boato; kroĉu vin al mi!; (f) kroĉi sian rigardon sur iun Z. fiksi, glui, krampi, ligi.
kroĉo, kroĉado. Ago de tiu, kiu kroĉas.
kroĉiĝi. Sin kroĉi al, sin alligi al: la infanoj kroĉiĝis al la basko de la patrino; la lacerto kroĉiĝas per siaj manoj X; la dornoj kroĉiĝas al la pasantoj; ŝi kroĉetiĝis al mia vesto Z; (f) malgranda vilaĝo kroĉiĝis al la deklivo de l’ monto B; li ankoraŭ pli kroĉiĝis al tiu virino B; kroĉiĝi al io (persisti aŭ obstini pri io); kroĉiĝi al malnova kutimo.
kroĉilo. Hoko por pendigi aŭ fiksteni kune objektojn: kroĉilo por vestoj; kroĉilo por viandopecoj; kroĉilo por trenĉaro. krampo.
alkroĉi. Pendigi, alligi kvazaŭ de kroĉilo: ŝi sin alkroĉis al lia mantelo Z; Dio alkroĉos al vi la peston X; pro diversaj kaŭzoj, mi devis alkroĉi tiujn finiĝojn ne disigeble al la radiko Z; ĉiuj okuloj sin alkroĉis al li; ili alkroĉas al si simpation.
alkroĉiĝi. Alteniĝi, alligiĝi kvazaŭ per kroĉilo: lia kapo alkroĉiĝis al la kverko X (per la haroj); li fortike alkroĉiĝis al trunketaĵoj k grimpis supren Z; hedero alkroĉiĝas al muroj; (f) ŝi havis nenion, al kio ŝi povus alkroĉiĝi Z; la avarulo per ĉiuj siaj pensoj k meditoj alkroĉiĝis al sia mono Z; virino devas nepre alkroĉiĝi […] al viro, se ŝi volas vivi Z; per ĉiuj radikfibroj de sia infana koro li alkroĉiĝis al la nova hejmo Z; alkroĉiĝi al ies paŝoj Z (ĉiam akompani). algluiĝi.
dekroĉi, malkroĉi. Tiri iun aŭ ion for de io: malkroĉi veston de la kroĉilo; (f) ŝtonego dekroĉiĝis de la monto Z; (f) timulinetoj ĵus dekroĉitaj de la patrina jupo Z (tute senspertaj).
invitkroĉi (ekz. pp amoristino) Proponi sian servon al pasanto sur la strato.
okulkroĉa. Tia, ke la rigardoj estas alkroĉataj: okulkroĉa afiŝo.