PIV 2020 · 10781
★najl/o
★najl/o
1 Metala stangeto, pinta ĉe unu ekstremo k plej ofte provizita per kapo ĉe la alia, kiun oni enbatas en objektojn cele al fiksado aŭ ligado: platkapa, rondkapa, senkapa najlo; enbati najlon per martelo; li estas najlo en mia ĉerko (morte tedas min); unu najlo alian elpuŝas (pf); se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj […] N.
najli (tr)
1 Fiksi per najlo: najli keston; najli spegulon ĉe la muro.
2 (f) (pp ŝako) Fari, ke kontraŭa peco ne plu povu moviĝi: najli la ĉevalon.
najleto
1 Malgranda najlo: najleto de tapetisto; (f) pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela Z.
2 Desegnonajlo.
najlizi. Provizi per najloj: najlizita ŝuplando, pordego.
najlotirilo. Ilo, por detiri enbatitan najlon.
alnajli
1 Fiksi per najlo al: alnajli hufferojn al ĉevalo B; li, kiun oni alnajlis al la kruco Z.
2 (f) Senmovigi kvazaŭ per najlo: surprizo, teruro alnajlis lin al la tero; alnajlita al la lito per la malsano; ŝi estis kvazaŭ alnajlita al la loko ĉe la vido de la amasigitaj juveloj Z. ☞ alforĝi.
malnajli. Malfiksi, detirante la najlojn: malnajli la fermoplaton de kesto.
desegnonajlo. Prempinglo.
lignonajlo. Pinta ligna bastoneto similanta najlon, uzata por ŝtopi trueton, kunigi lignajn pecojn k.a.. ☞ kejlo.
piknajlo. Prempinglo.