PIV 2020 · 11627
★palis/o
★palis/o
1 Forta ligna stango, malsupre pintigita, kiun oni starigas, enigante ĝin en la teron: barila paliso Z; la ponardo staris en lia ventro, kiel paliso en vinberejo Z; paliso por subteni la branĉon de fruktarbo; la paliso de torturo (ĉe pasintecaj N-Amerikaj Indianoj). ☞ fosto.
2 ⛨ Figuro en formo de larĝa vertikala strio.
palisa
1 Rilata al paliso.
2 🍁 Aspektanta kiel paliso aŭ palisaro: palisa ĉelo, parenkimo.
palisaro. Barilo, formita de vico da palisoj: li iris al la palisaro de la ĝardeno k rigardis la georginojn Z.
paliseto. Bastono, malsupre pintigita, kiun oni parte enigas en teron: paliseto por subteni vegetaĵon, por fiksteni tendon aŭ rektoŝnuron de ĝardenisto, por provizore difini limon, vojon, foson. ☞ lignonajlo.
palisumi (tr) Turmentege mortigi iun, sidigante lin sur pinta stango, kiun oni enigas en lin: la asiriaj reĝoj palisumas la venkitojn B.
alligpaliso. Paliso, fiksita en akvo, por alligi i.a. boaton.