← Reen al F

PIV · 4732

★fost/o

fost/o. Trabo el rigida materialo,
vertikale starigita por subteni ion k uzata en ĉarpentado: fostoj de pordo Z, fenestro, eskalo; Ŝimŝon kaptis la pordojn (flugilojn) de la urba pordego kune kun ambaŭ fostoj X; la homo, … kiu staras garde ĉe la fostoj de miaj pordegoj X; enakvaj fostoj (fiksitaj en akvo aŭ akvoplena grundo, por subteni konstruaĵon).  fostoponto;
vertikale starigita en tero, por signi vojon ks: montra fosto de vojkruciĝo; deira aŭ alvena fosto (ĉe ĉevalaj, biciklaj ks vetkuroj);
ĝenerale metita senpere en la teron, por subteni la konduktilojn de supertera transsenda aŭ kondukta lineo. paliso.
surtegmenta fosto. Subtenilo por elektraj konduktiloj, fiksita sur domo.
fosto de supreniro Fosto, sur kiu la fina kablomufo estas muntita, por plukondukti aŭ distribui la abonantajn lineojn superteren.
fosteto. Mallonga k maldika fosto: fostetoj kun pikdratoj ĉirkaŭ kampo.
surfosta. Konstruita sur fostoj: surfosta domo, vilaĝo ( palafito).
konzolfosteto Organo sur muro de domo por subteni konduktilojn, fiksitajn sur izoliloj.
limfosto. Fosto, signanta limon de grundo. limŝtono.
sonfosteto 𝅘𝅥𝅰 En violono, movebla peco, kiu troviĝas inter la dorso k la tabulo, sub la ponto.
stajfosto. Stajita fosto, subtenanta radiotelegrafian antenon.
startofosto. Fosto, montranta al vetkurantoj la deiran linion.
trusfosto 🏢 Vertikala trabo de ĉarpenta truso.