PIV 2026 · Artikolo 4733
foto
Derivaĵoj en la artikolo 11
foto FOTO fotografaĵo.
foti tr fotografi: Jano ilin fotis teleobjektive CPi ni petas preterpasanton foti nian grupon Ko ĉu li volonte lasis sin foti nuda? CPi mi tranoktis en junularaj gastejoj, multe fotis ZJe
fotado fotografado: angulo de fotado
fotilo aparato por foti: cifereca fotilo Sin. fotoaparato, fotografilo.
fotisto fotografisto.
ekfoto momenta fotografaĵo. ➞ kodaki.
kontraŭfoto filmado per kamerao, orientita rekte en la kontraŭa direkto al tiu de la antaŭa bildokaptado.
makro2fotado fotado de malgrandaj objektoj de tre proksime, produktanta bildojn pli grandajn ol la objektoj mem.
memfoto foto de si mem, precipe farita per poŝtelefona fotilo: viro serĉata de la polico sendas memfoton por anstataŭigi sian malbelan foton Ko grupa memfoto VAc
nudfoto foto pri nuda(j) persono(j).
trudfotisto iu, kiu profesie fotas la privatan vivon de famuloj sen ilia konsento kaj vendas la bildojn al amaskomunikiloj. Sin. paparaco.
veturfoto filmado per kamerao metita sur veturilo kaj proksimiĝanta al la objekto aŭ malproksimiĝanta de ĝi.